Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam. En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.