1
Genezo 22:14
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas.
Compare
Explore Genezo 22:14
2
Genezo 22:2
Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon Morija, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi.
Explore Genezo 22:2
3
Genezo 22:12
Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun Mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan.
Explore Genezo 22:12
4
Genezo 22:8
Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune.
Explore Genezo 22:8
5
Genezo 22:17-18
tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon.
Explore Genezo 22:17-18
6
Genezo 22:1
Post tiuj okazintaĵoj Dio provis Abrahamon, kaj diris al li: Abraham! Kaj tiu respondis: Jen mi estas.
Explore Genezo 22:1
7
Genezo 22:11
Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas.
Explore Genezo 22:11
8
Genezo 22:15-16
Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo, kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan
Explore Genezo 22:15-16
9
Genezo 22:9
Kaj ili venis al la loko, pri kiu diris al li Dio; kaj Abraham konstruis tie la altaron kaj surmetis la lignon, kaj ligis sian filon Isaak kaj metis lin sur la altaron super la ligno.
Explore Genezo 22:9
Home
Bible
Plans
Videos