1
Johano 10:10
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
La ŝtelisto ne venas, krom por ŝteli kaj buĉi kaj pereigi; mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.
Compare
Explore Johano 10:10
2
Johano 10:11
Mi estas la bona paŝtisto; la bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.
Explore Johano 10:11
3
Johano 10:27
Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas
Explore Johano 10:27
4
Johano 10:28
kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.
Explore Johano 10:28
5
Johano 10:9
Mi estas la pordo; se iu tra mi eniras, tiu estos savita; kaj li eniros kaj eliros, kaj trovos paŝtaĵon.
Explore Johano 10:9
6
Johano 10:14
Mi estas la bona paŝtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas
Explore Johano 10:14
7
Johano 10:29-30
Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas ĉion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. Mi kaj la Patro estas unu.
Explore Johano 10:29-30
8
Johano 10:15
tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la ŝafoj.
Explore Johano 10:15
9
Johano 10:18
Neniu ĝin forprenas de mi, sed mi ĝin demetas memvole. Mi havas la rajton ĝin demeti, kaj mi havas la rajton ĝin repreni. Ĉi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
Explore Johano 10:18
10
Johano 10:7
Jesuo do diris denove al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Mi estas la pordo de la ŝafoj.
Explore Johano 10:7
11
Johano 10:12
La dungito, kaj tiu, kiu ne estas paŝtisto, kies propraĵo la ŝafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la ŝafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas
Explore Johano 10:12
12
Johano 10:1
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto.
Explore Johano 10:1
Home
Bible
Plans
Videos