Eliro 33:16-17
Eliro 33:16-17 ESP
Per kio do montriĝos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? ĉu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingiĝos de ĉiu popolo, kiu estas sur la tero. Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.





