YouVersion Logo
Search Icon

Genezo 27:28-29

Genezo 27:28-29 ESP

Dio donu al vi roson ĉielan Kaj grason de la tero Kaj multe da greno kaj mosto. Popoloj vin servu, Kaj gentoj kliniĝu antaŭ vi; Estu sinjoro super viaj fratoj, Kaj kliniĝu antaŭ vi la filoj de via patrino; Viaj malbenantoj estu malbenataj, Kaj viaj benantoj estu benataj.