Kaj Dio diris al li en la sonĝo: Mi ankaŭ scias, ke en senkulpeco de via koro vi tion faris, kaj tial Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi, tial Mi ne lasis, ke vi kuntuŝiĝu kun ŝi. Kaj nun redonu la edzinon al la edzo, ĉar li estas profeto, kaj li preĝos pri vi, kaj vi restos viva; sed se vi ne redonos, tiam sciu, ke vi mortos, vi kaj ĉiuj viaj.