1
Levidoj 26:12
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Kaj Mi iros inter vi, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo.
Uporedi
Istraži Levidoj 26:12
2
Levidoj 26:4
tiam Mi donos al vi pluvojn iliatempe, kaj la tero donos siajn produktaĵojn, kaj la kampa arbo donos siajn fruktojn.
Istraži Levidoj 26:4
3
Levidoj 26:3
Se vi agos laŭ Miaj leĝoj kaj observos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin
Istraži Levidoj 26:3
4
Levidoj 26:6
Kaj Mi donos pacon al via lando, kaj kiam vi kuŝos, neniu vin timigos; kaj Mi forigos la malbonajn bestojn el la lando, kaj glavo ne trapasos vian landon.
Istraži Levidoj 26:6
5
Levidoj 26:9
Kaj Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.
Istraži Levidoj 26:9
6
Levidoj 26:13
Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, por ke vi ne estu iliaj sklavoj; kaj Mi rompis la bastonojn de via jugo kaj ekirigis vin kun levita kapo.
Istraži Levidoj 26:13
7
Levidoj 26:11
Kaj Mi starigos Mian loĝejon inter vi, kaj Mia animo vin ne abomenos.
Istraži Levidoj 26:11
8
Levidoj 26:1
Ne faru al vi idolojn, kaj figurojn kaj statuojn ne starigu ĉe vi, kaj ŝtonojn kun bildoj ne kuŝigu en via lando, por adorkliniĝi super ili: ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
Istraži Levidoj 26:1
9
Levidoj 26:10
Kaj vi manĝos grenon malnovan pasintjaran, kaj vi elportos la malnovan pro la nova.
Istraži Levidoj 26:10
10
Levidoj 26:8
Kaj kvin al vi pelos centon, kaj cent el vi pelos dekmilon; kaj viaj malamikoj falos antaŭ vi de glavo.
Istraži Levidoj 26:8
11
Levidoj 26:5
Kaj la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj, kaj la enkolektado de vinberoj daŭros ĝis la semado, kaj vi manĝos vian panon sate kaj vi loĝos sendanĝere en via lando.
Istraži Levidoj 26:5
12
Levidoj 26:7
Kaj vi pelos viajn malamikojn, kaj ili falos antaŭ vi de glavo.
Istraži Levidoj 26:7
13
Levidoj 26:2
Miajn sabatojn observu, kaj Mian sanktejon respektegu: Mi estas la Eternulo.
Istraži Levidoj 26:2