Genezo 11
11
1Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero. 2Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis valon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŠol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero.
10Jen estas la generaciaro de Ĺśem: Ĺśem havis la aÄťon de cent jaroj, kaj naskiÄťis al li ArpaÄĄĹťad, du jarojn post la diluvo. 11Kaj Ĺśem vivis post la naskiÄťo de ArpaÄĄĹťad kvincent jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
12Kaj ArpaÄĄĹťad vivis tridek kvin jarojn, kaj naskiÄťis al li ĹśelaÄĄ. 13Kaj ArpaÄĄĹťad vivis post la naskiÄťo de ĹśelaÄĄ kvarcent tri jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
14Kaj ĹśelaÄĄ vivis tridek jarojn, kaj naskiÄťis al li Eber. 15Kaj ĹśelaÄĄ vivis post la naskiÄťo de Eber kvarcent tri jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
16Kaj Eber vivis tridek kvar jarojn, kaj naskiÄťis al li Peleg. 17Kaj Eber vivis post la naskiÄťo de Peleg kvarcent tridek jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
18Kaj Peleg vivis tridek jarojn, kaj naskiÄťis al li Reu. 19Kaj Peleg vivis post la naskiÄťo de Reu ducent naĹ jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
20Kaj Reu vivis tridek du jarojn, kaj naskiÄťis al li Serug. 21Kaj Reu vivis post la naskiÄťo de Serug ducent sep jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
22Kaj Serug vivis tridek jarojn, kaj naskiÄťis al li NaÄĄor. 23Kaj Serug vivis post la naskiÄťo de NaÄĄor ducent jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
24Kaj NaÄĄor vivis dudek naĹ jarojn, kaj naskiÄťis al li TeraÄĄ. 25Kaj NaÄĄor vivis post la naskiÄťo de TeraÄĄ cent dek naĹ jarojn, kaj naskiÄťis al li filoj kaj filinoj.
26Kaj TeraÄĄ vivis sepdek jarojn, kaj naskiÄťis al li Abram, NaÄĄor, kaj Haran.
27Kaj jen estas la generaciaro de Teraĥ: al Teraĥ naskiĝis Abram, Naĥor, kaj Haran; kaj al Haran naskiĝis Lot. 28Kaj Haran mortis antaŠsia patro Teraĥ en sia lando de naskiĝo, en Ur la Ĥaldea. 29Kaj Abram kaj Naĥor prenis al si edzinojn; la nomo de la edzino de Abram estis Saraj, kaj la nomo de la edzino de Naĥor estis Milka, filino de Haran, kiu estis la patro de Milka kaj la patro de Jiska. 30Kaj Saraj estis senfrukta kaj ne havis infanon. 31Kaj Teraĥ prenis sian filon Abram kaj sian nepon Lot, filo de Haran, kaj sian bofilinon Saraj, edzino de lia filo Abram; kaj ili eliris kune el Ur la Ĥaldea, por iri en la landon Kanaanan; kaj ili venis ĝis Ĥaran kaj enloĝiĝis tie. 32Kaj Teraĥ atingis la aĝon de ducent kvin jaroj, kaj Teraĥ mortis en Ĥaran.
Currently Selected:
Genezo 11: ESP
Highlight
Share
Copy
Want to have your highlights saved across all your devices? Sign up or sign in
First published by the British and Foreign Bible Society (Brita Kaj Alilanda Biblia Societo) in 1926.