1
Genezo 37:5
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
ESP
Jozef havis sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraŭ pli.
Uporedi
Istraži Genezo 37:5
2
Genezo 37:3
Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
Istraži Genezo 37:3
3
Genezo 37:4
Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
Istraži Genezo 37:4
4
Genezo 37:9
Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi.
Istraži Genezo 37:9
5
Genezo 37:11
Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
Istraži Genezo 37:11
6
Genezo 37:6-7
Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi sonĝis: ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo.
Istraži Genezo 37:6-7
7
Genezo 37:20
nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj.
Istraži Genezo 37:20
8
Genezo 37:28
Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
Istraži Genezo 37:28
9
Genezo 37:19
Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu sonĝisto venas
Istraži Genezo 37:19
10
Genezo 37:18
Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin.
Istraži Genezo 37:18
11
Genezo 37:22
Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
Istraži Genezo 37:22