1
Johano 1:12
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo
Yenzanisa
Ongorora {{vhesi}}
2
Johano 1:1
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
3
Johano 1:5
Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
4
Johano 1:14
Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
5
Johano 1:3-4
Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
6
Johano 1:29
La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
7
Johano 1:10-11
Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
8
Johano 1:9
Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
9
Johano 1:17
Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
Pekutangira
Bhaibheri
Zvirongwa
Mavideo