1
Johano 14:27
La Sankta Biblio 1926 (Esperanto Londona Biblio)
Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.
Yenzanisa
Ongorora {{vhesi}}
2
Johano 14:6
Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
3
Johano 14:1
Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.
4
Johano 14:26
Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.
5
Johano 14:21
Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
6
Johano 14:16-17
Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
7
Johano 14:13-14
Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
8
Johano 14:15
Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
9
Johano 14:2
Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
10
Johano 14:3
Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas.
11
Johano 14:5
Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?
Pekutangira
Bhaibheri
Zvirongwa
Mavideo